Sordello
LAMENTO

Pri Blacatz mi lamentu per simpla vers-sonor',
tristkore, ĉar motivon mi havas por la plor':
perdiĝis al mi bona patrono kaj amiko
kaj kun ll tiel multe da noblo kaj valor'.
En tia morta plago neniam espereblas
kompens' alie, ol ke de tiu ĉi sinjor'
la bravan koron prenu kaj manĝu la baronoj,
kaj ĉi senkoraj havu sufiĉe do da kor'.


L' unua ĝin bezonas manĝi, laŭ mia kred',
l' Imperiestro Roma, por fari al si pred'
Milanon, kies buĝoj rigardas lin venkita,
restinta, malgraŭ siaj germanoj, sen hered'.
Kaj la francreĝo manĝu, por gajni Kastilion,
Ĉar pro malsaĝ' perdiĝis al li ties posed'.
Sed se al lia panjo ne plaĉas, li ne manĝu,
nenion ja li faras krom kun patrin-konced'.

Ke l' angla reĝo manĝu, estu je mia plaĉ',
tiam li, malkuraĝa, ne estos sen kuraĝ'
rehavi landon, kiun, por lia malhonoro
francreĝo prenis, kiu lin scias pigrulaĉ'.
Kaj el ĝi por du manĝu la reĝ' de Kastilio,
dulanda, sed ne brava por unu landhavaĵ',
sed li sekrete manĝu, ke la patrin' ne sciu,
lin male de ŝi trafos bastona dorsodraŝ'.


Poste mi opinias, ke estas kor-manĝont'
la reĝo Aragona, por savi sin de hont'
Marsejla kaj Milava; alie la honoron
retrovi li kapablos ja el nenia font'.
Kaj al la reĝ' Navara la kor' doniĝu manĝi,
kiu pli grafo estas ol reĝ' laŭ la rakont';
domaĝe, ke grand-digna altigas Dio homon
kun malaltiga manko de koro sur la kont'.

Kaj multe el ĝi devas manĝi Tuluza Graf',
pensante pri iama kaj nuna sia hav',
ĉar se per kor' alia li ne regajnos perdojn
tiuj ja ne revenos per proprakora brav',
Kaj devas manĝi Grafo Provenca, memorante,
ke senheredigito estas sen ia grav',
kaj se li sin multpene defendas kaj subtenas,
li manĝu pro l' ŝarĝegoj de l' lukt' por sia prav'.


Ĉar mi parolas veron, baronoj min malbenas.
Kiom min ili zorgas, tiom min ili ĝenas.

Bela Konsola, estu nur vi al mi kompata.
Kiu min ne amikas, de mi 'stas disdegnata.